EsperantoDeutsch
al[Programmierung] übersetzter Befehlgoto
zu
nach
in
an
aldoAlt
aĝaalt
aleoBaumgang
Allee
alenoAhle
alefBuchstabe des hebräischen Alphabets
aldoAltstimme
afliktoQual
AleĉjoAlex
ABuchstabe des Esperanto-Alphabets
alezibohren
ausbohren
aleroVordach
Dachvorsprung
alenoPfrieme
albumoAlbum
alarmoAlarm
alaĵoZusatz
Zugabe
Beigabe
Anhang
al vieuch
dir
Ihnen
al ŝiihr
al niuns
al mimir
al liihm
al laam
al ĝiihm
al cidir
aksialaaxial
aĝoAlter
aersaltoSalto
AlahoAllah
alfarianpassen
aleutoAleute
alegroAllegro
alegrelebhaft
[Musik] lebendig
aldonoZuschuss
Zuschlag
Zusatz
Zugabe
Supplement
[EDV] Mail-Anhang
Beilage
Anhang
aldonizufügen
hinzufügen
beifügen
addieren
aldonezusätzlich
als Zugabe
aldonazusätzlich
Anschluss~
aldistoAltist
aldirinoch dazusagen
hinzufügen
alĉenianketten
alceli~zielen
anstreben
alcela~zielend
anstrebend
albumoSammelbuch
Gedenkbuch
albuki~gurten
anschnallen
albinoAlbino
albano[Staatsbewohner] Albanier
albanaalbanisch
alaŭdoFeldlerche
alarmiwarnen
alarmieren
Alarm geben
alarmaalarmierend
Alarm~
al tiohinzu
hierzu
dazu
daran
al kiuwem
al kiowozu
al iliihnen
aksaAxial~
aklamoBeifall
aklamiBeifall spenden
akcidentoUnfall
AleĉjoKoseform von Alexander
AlaskoAlaska
alfenidoAlfenid
alergioÜberempfindlichkeit
Allergie
alergiaüberempfindlich
allergisch
aleksioLeseschwäche
aldistoAlt-Sänger
aldehidoAldehyd
alcionoEisvogel
alburnoUkelei
Laube
albordiĝianlegen
aktualamomentan
gegenwärtig
derzeitig
aktuell
aksialain Achsenrichtung
akalifo[Botanik] Nesselblatt
aglomeroBallung
afliktoTrübsal
afliktiquälen
admiraloAdmiral
Aleutaj InsulojAleuten
Albanio[Land] Albanien
alfabetoendliche eihe mit aufeinanderfolgenden Elementen
[EDV] Zeichensatz
Buchstabenfolge
Alphabet
Abc
alfabetaalphabetisch
alelektinachwählen
hinzuwählen
durch Nachwahl gewählt werden
alegreto[Musik] Allegretto
alegorioSinnbild
Gleichnis
Allegorie
alegoriagleichnishaft
bildhaft
allegorisch
aleatora[Mathematik] zufällig
zufallsabhängig
aldonpagizuzahlen
aldonitazuzüglich
aldonaĵoBeilage
alcentrazur Mitte
zum Mittelpunkt hin
alĉemiloFrauenmantel
alceliĝoZielerreichung
Zieleinlauf (eines Läufers)
Zieleinfahrt
alcalecalaugenhaft
alkalisch
albuminoEiweiß
albumenoEiweiß
albordigianlanden
albatrosoAlbatros
albaninoAlbanierin
alarmejoSammelplatz bei Alarm
alaranĝianpassen
alambiko~kolben
Destillierglas
akvofaloWasserfall
akvareloGemälde in Wasserfarben
akuzativoWen-Fall
akuratecoSorgfalt
akceliloGaspedal
aglomeroZusammenballung
Zusammenballen
aglomerizusammenballen
aĝialt sein
agendoKalender
aersaltoLuftsprung
admonianhalten
abocoAlphabet
abnormaabnormal
AlerburoAllerborn
Albanujo[Land] Albanien
Aishalber Ton über A
alfa testado[EDV] Alphatest
aleksandroAlexander
aldirektihinführen
anführen
albordiĝoLandung
Anlegung (eines Schiffes)
albordiĝistranden
landen
albordigianspülen — an's Ufer
alaŭdedojLerchen
Alaudidae
alarmkrioNotschrei
Alarmschrei
alabastroAlabaster
akvobaraĵoTalsperre
akvifolioStechpalme
akumuliĝisich ansammeln/zusammenballen
aktualigiupdaten
modernisieren
an die aktuelle Lage anpassen
aktualisieren
aktualecoTagesereignis
Bedeutsamkeit
Aktualität
aktualaĵoaktuelle Frage
Tagesfrage
agresoÜberfall
agmanieroVerhalten
aerodinamika kanaloWindkanal
adrenalinoAdrenalin
administriverwalten
administratoroVerwalter
administrantoVerwalter
abstinuloAntialkoholiker
alfabetumoFibel
Abc-Buch
alfabetumibuchstabieren
aldviolonoViola
Bratsche
aldonitecoHingabe
alcionedojEisvögel
alcentrigoZentrierung
albatredojFamilie der Albatrosse
aksisioHalswirbel
ajinBuchstabe des hebräischen Alphabets
aglomeratoZusammengeballtes
aglomeraĵoZusammengeballtes
aerostatoLuftballon
administradoVerwaltung
administracioVerwaltung
abstinemaenthaltsam
abstemiaenthaltsam
AlersdorfoAllersdorf
albuminurioEiweißharnen
Albuminurie
albordiĝejoSchiffsanlegestelle
alarmopretaalarmbereit
alarmbremsoNotbremse
akvobilancoWasserhaushalt
akustikoSchalllehre
akronimoInitialwort
akromegalioRiesenwuchs
agresiüberfallen
adoleskantoHalbwüchsiger
admiralŝipoFlaggschiff
Admiralsschiff
absoluta valoroAbsolutwert
AleksandrioAlexandrien
aldona gustoBeigeschmack
akvifoliacojStechpalmengewächse
akuzativovierter Fall
aĵuridurchlöchern (als Verzierung)
aĝogrupoAltersgruppe
agitihin- und herwälzen
advokatoRechtsanwalt
advokataroAnwaltschaft
admiralitatoSeebehörde
Admiralität
administraVerwaltungs~
abocokleines Einmaleins
Alaska GolfoGolf von Alaska
aldona biletoZuschlagkarte
[Verkehrswesen]
alarmopreteceAlarmbereitschaft
akvotralasivawasserdurchlässig
akcidentoUnglücksfall
aĥila kalkenoverwundbare Stelle
Achillesferse
aĝokadukaaltersschwach
aglomera zonoBallungsgebiet
adoleskantecoTeenager-Alter
alet-ŝraŭbingoFlügelmutter
akvujoWasserbehälter
akustika spektroSchallspektrum
aktistoAktenverwalter
agendoVormerkkalender
Terminkalender
aerujoLuftbehälter
advokata konsutejoAnwaltskanzlei
abstinisich enthalten
abstinencoEnthaltsamkeit
abstinadoEnthaltsamkeit
absoluta valoro[Mathematik] absoluter Wert
alcentra veturo[Verkehrswesen] Sternfahrt
aktuala okazadoZeitgeschehen
afinacioMetallreinigung
acetatoEssigsäuresalz
absoluta valoroModulus
Alaska DuoninsuloAlaskahalbinsel
akvuma instalaĵoBeregnungsanlage
akvopuriga instalaĵoWasser-Klärwerk
aksiomoallgemein anerkannte Tatsache
akcidentoZufallseigenschaft
abstemioalkoholische Enthaltsamkeit
aldonvalora impostoMwSt
Mehrwertsteuer
Mehrwehrtsteuer
aktivistoder mehr macht als die Norm
akcidentazufällig
akcidencozufälliges Ereignis
aertrafika centrejoLuftverkehrszentrale
aborigenoUreinwohner Australiens
afina subspacoaffine Manigfaltigkeit
administradaverwaltungsbehördlich
administraciaverwaltungsbehördlich
Akademia VortaroDas amtliche Grundwörterbuch (AV) mit 4746 Wortstämmen basierend auf dem Universala Vortaro (UV) der Fundamento de Esperanto.

Proverbaro Esperanta (M. F. & L. L. Zamenhof)
Malpurulo.
Malpaculo.
Al la afero!
Kalkuli muŝojn.
El aero al tero.
Rapidu malrapide.
Nek io, nek alio.
Havi malprofiton.
Eksalte senhalte.
Droni en detaloj.
Tralavi la gorĝon.
Trafe maltrafe.
Rigardi malafable.
Pafimaltrafi.
Estro ne malsatas.
Trio plaĉas al Dio.
Ŝtono de falpuŝiĝo.
Paco al lia cindro!
Neevitebla malbono.
Mono kuras al mono.
Mono amas kalkulon.
Malsaĝa kiel ŝtipo.
Verŝi aeron al aero.
Transsalte-senhalte.
Prediki al surduloj.
Lasi fali la manojn.
Falinton ĉiu atakas.
Alpremi iun al muro.
Tani al iu la haŭton.
Sin turni al la poŝo.
Malpaculon ĉiu batas.
La afero malsukcesis.
Insulto ne algluiĝas.
Bona vino al la fino.
Bela paro por altaro.
Alia urbo, alia moro.
Resti maljuna knabino.
Per la kapo malsupren.
Palpi al iu la pulson.
Ordigi al iu la kapon.
Malsato donas spriton.
Malaperis kiel vaporo.
El la poŝo al la buŝo.
Butonumi iun malvaste.
Almozoj ne malriĉigas.
Malsato ne estas frato.
Malaperis, kiel vaporo.
Karesi al iu la barbon.
Ĝi estu por vi al sano!
Fari al iu bonan lavon.
Diri al iu nudan veron.
Ĉiu mano al si altiras.
Virina ploro sen valoro.
Unu vundo alian kuracas.
Unu floras, alia ploras.
Saltadi el unua al deka.
Kie minaco, tie malpaco.
Deziri al iu ĉion bonan.
Batita komprenas aludon.
festene, malplene.
Atakis lin horo malsaĝa.
Alia tempo, aliaj moroj.
Venis fino al mia latino.
Unu pasero alian valoras.
Sen regalo ne estas balo.
Por saĝulo sufiĉas aludo.
Pelis pavon, falis kavon.
Nova balailo bone balaas.
Nek al temo, nek al celo.
Mi lavas al mi la manojn.
Fari al iu ursan kareson.
Enbati al si en la kapon.
En la bona malnova tempo.
Amikon montras malfeliĉo.
Aliaj domoj, aliaj homoj.
Al ĉiu frato lian parton.
Trafis falĉilo sur ŝtonon.
Trafi de Scilo al Ĥaribdo.
Suspekto pruvon ne egalas.
Nebuligi al iu la okulojn.
Ne venos rato mem al kato.
Ne venas rato mem al kato.
Ne helpas ploro al doloro.
Minacas dento al la vento.
Malsaĝulon favoras feliĉo.
Malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
Malriĉa kiel muso preĝeja. (so) arm wie eine Kirchenmaus
Liaj flugiloj paraliziĝis.
Kolero montras malsaĝulon.
Kie maldike, tie rompiĝas.
Iele, iome, duone malbone.
Fremda malfeliĉo instruas.
Bataladi kontraŭ la sorto.
Amiko en ĝojo kaj malĝojo.
Aliaj tempoj, aliaj moroj.
Venis tranĉilo al la gorĝo.
Tie ĉi malbone, tie nebone.
Sidi kiel muso sub balailo.
Riveretoj fluas al riveroj.
Piki al iu la vundan lokon.
Ora ŝlosilo ĉion malfermas.
Ofta festo, malplena kesto.
Mieno fiera al ludo mizera.
Mia langomia malamiko.
Malfeliĉo venas sen alvoko.
La felo tanadon ne valoras.
Kia regalato, tia regalado.
Hodiaŭ al mi, morgaŭ al vi.
Ĝi estas al li tre bonvena.
En ĉiu angulo alia postulo.
Bruligi al si la lipharojn.
Bona puno por malbona peno.
Altan arbon batas la fulmo.
Unu hako kverkon ne faligas.
Troa petolo danĝera al kolo.
Servo al Dio vana ne restas.
Senlaboreco dormon alportas.
Pli bone malfrue, ol neniam.
Peko malnova perdas pekecon.
Nomo egala, sed esenco mala.
Ne ĉiu havas egalan feliĉon.
Mizero havas talentan kapon.
Malriĉulo rabiston ne timas.
Malriĉeco ne estas malvirto.
Malplena sako puŝas al peko.
Malbonulon diablo ne prenas.
Leĝo malaperas, moro daŭras.
Larmo virina baldaŭ sekiĝas.
La ludo kandelon ne valoras.
Hoko elsaltis, afero haltis.
Hazardo estas malbona gardo.
Fiereco venas antaŭ la falo.
Falis el mano, prenu satano.
Dolĉe ŝmiri al iu la lipojn.
Ĉiu komenco estas malfacila.
Ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu.
Ankaŭ al ni la suno eklumos.
Venos ŝtelisto al la juĝisto.
Tio estas lia amata ĉevaleto.
Sidu lango malantaŭ la vango.
Rekomendo kondukas al plendo.
Plena kaso ŝteliston altiras.
Ne venos rato mem al la kato.
Ne ĉiuj havas egalan feliĉon.
Mizero saltas, mizero haltas.
Malsaĝulo ofte estas profeto.
Malriĉulo parencojn ne havas.
Malpli esperu, pli konsideru.
Malplena sako tentas al peko.
Malnova afero en nova livero.
Malkovri antaŭ iu sian koron.
Malfeliĉo malofte venas sole.
Malfeliĉo inviton ne atendas.
Granda nubo, malgranda pluvo.
Ĝi estas akvo al lia muelilo.
Doni al iu la baton de morto.
Disputoj kondukas al malpaco.
De tro da pano venas malsano.
Akvo kaj pano servas al sano.
Unu orienten, alia okcidenten.
Pli kara estas kapal ĉapo.
Ofta festomalplena kesto.
Ne sufiĉas ploro al kreditoro.
Ne iras hakilo al kolo humila.
Malaperis kiel ŝtono en maron.
Li neniam venkis la alfabeton.
Kontraŭ kalumnio helpas nenio.
Kiu tro pelas, nur malakcelas.
Kiso malsincera estas danĝera.
Hommalesperas, Dio aperas.
Hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre.
Ĝi iris al li preter la buŝon.
Fiera mienokapo malplena.
Fari al iu predikon pri moroj.
Elmetu mielon, muŝoj alflugos.
malsaĝulon sperto instruos.
Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj.
Bona gloro pli valoras ol oro.
Amo kaj ĵaluzo estas gefratoj.
Ambaŭ floroj de samaj valoroj.
Al porko Dio kornojn ne donas.
Al la papero ne mankas tolero.
Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto.
Al Dio servu, diablon rezervu.
Aĝo maljuna ne estas oportuna.
Ventro malsata orelon ne havas.
Trafos hakilo al ligno malmola.
Trafis hakilo al ligno malmola.
Ŝafo kalkulita ne estas savita.
Rado malbona knaras plej multe.
Post la batalo preĝo ne helpas.
Post alkutimiĝo doloras disiĝo.
Plibono estas malamiko de bono.
Ne helpas spegulo al malbelulo.
Ne faru kalkulon sen la mastro.
Malsatulon la fabloj ne nutros.
Malsanan demandu, al sana donu.
Malhumileco estas kara plezuro.
Malbona virino diablon superas.
Malbona herbo froston ne timas.
Li bruligis al si la lipharojn.
Korvo al korvo okulon ne pikas.
Kontraŭ lupo ne helpas kalkulo.
Granda telero, malplena kulero.
Formeti ĝis la grekaj kalendoj.
Falis el manoprenu satano.
En buŝo Biblio, en koro malpio.
De superfluo malboniĝas la ĝuo.
De sama koloro, de sama valoro.
Ĉiu medalo du flankojn posedas.
Amikon ŝatu, malamikon ne batu.
Aliloka ĉielo estas sama ĉielo.
Aliajn gvidas kaj mem ne vidas.
Al malriĉulo infanoj ne mankas.
Al la fiŝo ne instruu naĝarton.
Al ĉiu sinjoro estu lia honoro.
Sata malsatan ne povas kompreni.
Riĉulo veturas, malriĉulo kuras.
Pli efike ol bato pelas malsato.
Nek al teksto, nek al preteksto.
Muso satiĝis, faruno malboniĝis.
Manko de oro ne estas malhonoro.
Malsata stomako orelon ne havas.
Malsaĝo estas najbaro de mizero.
Malfermita kelo tentas al ŝtelo.
Li havas ĉiun horon alian moron.
Lernu junavi scios maljuna.
La tempo ĉiam malkaŝas la veron.
Kvalito bona ne bezonas admonon.
Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas.
Kio multe kostas, multe valoras.
Kio iras el koro, venas al koro.
Kien vi vin turnos, ĉie malbone.
Iom da malvero ne estas danĝero.
Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.
Ĝi jam staras al mi en la gorĝo.
najtingalo ne estas sen galo.
bagatelo povas servi al celo.
Bastono batas, bastono resaltas.
Al feliĉulo koko donas ovojn.
Al amiko nova ne fidu sen provo.
Virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis.
Tro da libero kondukas al mizero.
Tolaĵon malpuran lavu en la domo.
Simio al simio plaĉas pli ol ĉio.
Selante ĉevalon, oni ĝin karesas.
Sako malplena sin rekte ne tenas.
Por via bono vin regalas bastono.
Per lerta admono alfluas la mono.
Patroj avaras, infanoj malŝparas.
Ne diruhopantaŭ la salto.
Mensogo malproksimen ne kondukas.
Manon malkvietan ĉiu muro atakas.
Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas.
Malpli da posedo, malpli da tedo.
Malpli da havo, malpli da zorgoj.
Malplaĉas nenio, se taksas pasio.
Malgranda pezo, sed granda prezo.
Malbone kaŝita ŝteliston incitas.
Lerneja sekreto ne iru al gazeto.
La tuta ludo ne valoras kandelon.
Kiu kuraĝe aliras, facile akiras.
Kiu frapas, al tiu oni malfermas.
Kiu dormas longe, vivas mallonge.
Kiso publika estas kiso malamika.
Kio al mi sonis, tion mi resonas.
Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas.
Kiam sako mizeras, amo malaperas.
Kiam havo malaperis, saĝo aperis.
Kapoj diferencas, kranioj egalas.
Jugo propravola ne estas malmola.
Gasto tro petata foriras malsata.
En ĉiu malbono estas iom da bono.
Barelo malplena sonas plej laŭte.
Al ĉiu sanktulo apartan kandelon.
Voli ne voli neniu malpermesas.
Vento al li ekflugis sub la haŭto.
Tuta jam sata, sed okulo malsatas.
Ŝteli ĉe ŝtelisto estas malfacile.
Sinjoro karesas, sed baldaŭ ĉesas.
Profiton celu, sed aliajn ne pelu.
Pripensu malrapide kaj agu decide.
Post la falo oni fariĝas singarda.
Por malfrua gasto restas nur osto.
Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.
Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.
Ne prediku knabino al via patrino.
Ne kredu al orelo, kredu al okulo.
Muelilo haltas, muelisto eksaltas.
Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.
Lupo kaptas, sed li ankaŭ enfalas.
Li saltas gracie, kiel urso ebria.
Lernu juna, por esti saĝa maljuna.
Laboro kondukas al honoro kaj oro.
La forestanto ĉiam estas malprava.
Kion vi pripenas, tio al vi venas.
Karakteron al kanto donas la tono.
Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.
Granda parolo, sed malgranda volo.
Granda frakaso en malgranda glaso.
Festotaga laboro estas sen valoro.
En plej alta mizero al Dio esperu.
En mizero saĝulo estas malsaĝa.
Ĉiu iras, kiel saĝal li diras.
Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.
Bona kaporalo revas esti generalo.
Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.
Al bona ĉasisto iras mem la besto.
Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian.
Vivo sen modero kondukas al mizero.
Unu hirundo printempon ne alportas.
Tro da konfido kondukas al perfido.
Tempestas valoro simile al oro.
Tablo festena, sed telero malplena.
Suferinto pli valoras, ol lerninto.
Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime.
Spiko malplena plej alte sin tenas.
Se lipo dikiĝas, ventro maldikiĝas.
Sango komuna reciproke sin altiras.
Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon.
Propra supo brogas, fremda allogas.
Promesita trezoro estas sen valoro.
Pro kapo malsaĝa suferas la kruroj.
Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.
Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj.
Oni metis makulon en mian kalkulon.
Ne veku malfeliĉon, kiam ĝi dormas.
Montras parolo, kion cerbo valoras.
Maljunaj jaroj, sed ne saĝaj faroj.
Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
Malantaŭe mizero, antaŭe malespero.
Li diris adiaŭ al la mondo surtera.
Kiu panon donas, malsaton ne konas.
Kiu multe babilas, pensas malmulte.
Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu.
Juneco petolis, maljuneco malsatos.
Inter generaloj parolu pri bataloj.
Fremda doloro ne kondukas al ploro.
For el la manojfor el kalkulo.
Fidanta al vorto atendas ĝis morto.
Feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas.
En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo.
En malsata familio mankas harmonio.
Eminenta ŝuldanto, malbona paganto.
Edzinadmirataedzo malsata.
De malbona ŝafo estas bona tufo.
De guto post guto disfalas granito.
Azenal azeno riproĉas malsaĝon.
Al posedanto de metio mankas nenio.
Al koro penetro per okula fenestro.
Al kokino la ovo lecionojn ne donu.
Al kavo senfunda ŝtopado ne helpas.
Taksi la sanon ni lernas en malsano.
Sola vojo libera al la fundo rivera.
Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu.
Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.
Rano en palaco sopiras pri marĉo.
Pri havo najbara oni estas malavara.
Popola kutimo havas valoron de leĝo.
Pli bone ne sali, ol sali tro multe.
Pli bone estas sensale, ol tro sale.
Pli bonaestas malamiko de bona.
Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.
Multe komencite, malmulte plenumite.
Montradi al si reciproke la dentojn.
Malsaĝulo en foiro estas bona akiro.
Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko.
Malantaŭ barilo kuraĝo estas facila.
Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.
Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas.
Konsento konstruas, malpaco detruas.
Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas.
Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon.
Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.
Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras.
Granda parolisto, malgranda faristo.
Ĝi helpos kiel hirudal mortinto.
Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco.
Fiŝo pli granda malgrandan englutas.
En juneco logas, en maljuneco tedas.
per dolĉa kuko vi min ne allogos.
malgranda muŝo ne estas sen buŝo.
Donado de almozoj neniam malriĉigas.
Ĉiun demandu, sed mem al vi komandu.
Ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo.
Amu domon novan kaj amikon malnovan.
Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.
Al grandaj sinjoroj grandaj honoroj.
Vivon travivi estas artmalfacila.
Tro kara aranĝo por malkara tagmanĝo.
Tro alta postulo aĉetanton ne ŝarĝas.
Treni sian vivon de mizero al mizero.
Stomako malsata nur pri pano meditas.
Se silentas draŝejo, malpacas loĝejo.
Propra opinio ne estas leĝo por alia.
Post mia malapero renversiĝu la tero.
Plena sako ĉiun mastron al vi klinos.
Perforta amo estas plej forta malamo.
Ordonita kiso havas guston maldolĉan.
Oni bonon forgesos, malbonon memoras.
Malsato plej bone gustigas la manĝon.
Malsato malfortigas, ŝuldo suferigas.
Malsano venas rapide, foriras rigide.
Malsaĝulo venas, komercisto festenas.
Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas.
Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.
Luksa la vesto, sed malplena la poŝo.
Li salutas profunde kaj mordas hunde.
Kritiki estas facile, fari malfacile.
Kiu tro alte svingas, nenion atingas.
Kiu neniun savis, malamikon ne havas.
Kiu malmulte deziras, feliĉon akiras.
Kiu komencas tro frue, finas malfrue.
Grandaj malbonojgrandaj rimedoj.
Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.
Estintaj amikoj plej kruele malpacas.
El du malbonoj pli malgrandan elektu.
plej ruza vulpo en kaptilon falas.
Ebriulon kaj malsaĝulon oni ne juĝas.
Dio al vi donis, por ke vi povu doni.
De rigardo tro alta malsaniĝas okulo.
De pli da suko ne malboniĝas la kuko.
De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas.
Ĉiutialhavas siankial.„
Avarulo avaras, heredantoj malŝparas.
plej riĉa stato, plena malsato.
Al vi oni predikas kaj nin oni pikas.
Al mono kaj forto humiliĝas la sorto.
Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.
Al fiŝkuirita jam akvo ne helpos.
Al ĉiu konvenas, kio al li apartenas.
Urson al mielo oni ne tiras per orelo.
Unu ovo malbona tutan manĝon difektas.
Tro rapida akcelo ne kondukas al celo.
Tro longa suferomalgranda espero.
Sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus.
Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon.
Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.
Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.
Preĝejo proksima, sed Dio malproksima.
Por longa malsano kuracestas vana.
Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro.
Plej saĝa maljunulo ne estas tro saĝa.
Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj.
Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
Nevo de papo facile fariĝas kardinalo.
Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.
Malsaĝulon oni batas en la preĝejo.
Malsaĝulo kaj infano parolas la veron.
Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas.
Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn.
Kontraŭ malfeliĉo ne defendas riĉo.
Kiu neniun savis, malamikojn ne havas.
Kiu multe parolas, malamikon konsolas.
Kiu langon ne tenas, mem sin malbenas.
Kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe.
Kio kostas malmulte, kostas plej kare.
Kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu.
Kapo malsaĝa ne griziĝas nek kalviĝas.
En akvo malklara oni fiŝkaptas facile.
Eminenta ŝuldantomalbona paganto.
El malplena telero vane ĉerpas kulero.
De manĝo malriĉula ni guston ne scias.
De malriĉula manĝo ni guston ne scias.
Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.
Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.
Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas.
Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.
Ankaŭ al nia nesto venos iam la festo.
Amikon karesu, sed kalkuli ne forgesu.
Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.
Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas.
Al protekto kaj forto helpas la sorto.
Vundan lokon protektis, alian difektis.
Valoras ne la vesto, valoras la enesto.
Tro multe da salo malbonigas la manĝon.
Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj.
Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas.
Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj.
Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj.
Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas.
Se gutal guto aliĝas, maro fariĝas.
Riĉeco sen gvido kiel ĉevalo sen brido.
Por patrino ne ekzistas infano malbela.
Pecon detranĉitan al la pano ne regluu.
Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.
Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.
Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
La sama afero, sed kun la kapo al tero.
Kontraŭ ĉiu malfacilo ekzistas konsilo.
Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas.
Kiu multe babilas, al si mem malutilas.
Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas.
Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu.
Kastelen aeromalsato sur tero.
Bona stato saĝigas, malbona malsaĝigas.
Bona estas domo nova kaj amiko malnova.
Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros.
Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo.
Al hundo bastonoal homleciono.
Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara.
Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu.
Vivi laŭ postuloj de la ĝustaj kalkuloj.
Trovis malbonulo malbonulon pli grandan.
Tro rapida laboro, tro malgranda valoro.
Se kalumnio pasas, ĝi ĉiam ion lasas.
Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias.
Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.
Sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas.
Riĉulo havas kornojn, malriĉulo dornojn.
Ricevi grizan haron, ne vidinte altaron.
Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo.
Pli valoras faro nenia, ol faro malbona.
Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi.
Per tro multa varto malboniĝas la farto.
Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj.
Oni prenas avide, oni redonas malrapide.
Okaza komplimento ne iras al testamento.
Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola.
Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.
Ne iru al fremda anaro kun via regularo.
Ne ekzistas savo kontraŭ malbona virino.
Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam.
Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
Lecionoj al profesoro estas vana laboro.
Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
Kontraŭ kalumnio ne povas batali Dio.
Kiu leviĝis fiere, baldaŭ falos al tero.
Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas.
Kie regas virino, malbona estas la fino.
Gasto kiel fiŝo baldaŭ fariĝas malfreŝa.
Frukto malpermesita estas plej bongusta.
Forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa.
Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.
Espero kaj pacienco kondukas al potenco.
En feliĉo ne fieru, en malfeliĉo esperu.
plej granda malbono al bono kondukas.
Unu similas nulon, ne prezentas kalkulon.
Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas.
Sinjorino kaj sinjoro, unu alian valoras.
Se vi sendis malsaĝulon, sendu kontrolon.
Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas.
Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas.
Pri lando malproksima estas bone mensogi.
Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.
Post vetero malbela lumas suno plej hela.
Por riĉulo fastopor malriĉulo festo.
Por malsanulo forto, por kokido la morto.
Plej danĝera malsano estas manko de saĝo.
Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.
Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.
Ne falas frukto malproksime de l‘ arbo.
Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo.
Matenas, vesperaskaj tago malaperas.
Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro.
Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.
Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.
Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.
Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn.
Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte.
Inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi.
Ĝi estas ankoraŭ malproksime en la kampo.
plej bonan ŝipon malbonigas la ventoj.
De parolo ĝis faro estas tre malproksime.
De elekto tro multa plej malbona rezulto.
Al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras.
Vivi per sistemo deel mano al buŝo“.
Unu amiko malnova pli valoras ol du novaj.
Tro saltas la ratoĝin kaptas la kato.
Sur ĉevalde najbaro la ŝarĝo ne pezas.
Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas.
Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.
Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano.
Por virta orelo ne danĝeras vorto malbela.
Por unufesteno, por aliaĉagreno.
Parencal parenco ne malhelpas intence.
Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.
Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.
Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas.
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.
Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe.
Leĝo mallertulon ligas, lertulon fortigas.
Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.
Kontraŭ vesto malbona konspiras ĉiu ŝtono.
Kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu.
Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.
Kiu nenion valoras, plej multe sin gloras.
Kiu manĝon al mi donas, tiu al mi ordonas.
Kiu malmulton ne ŝatas, multon ne meritas.
Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson.
Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.
Kion jaroj ne donis, ofte minuto alportas.
Kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas.
Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron.
Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu.
Ĝi staras ankoraŭ malproksime en la kampo.
Estinta amiko estas plej danĝera malamiko.
En malfacila horo groŝestas valoro.
En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas.
Bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu.
Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
Se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu.
Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.
Se malsato turmentas, lupo timon ne sentas.
Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio.
Sanigaĵo malbongusta, sed efiko plej ĝusta.
Petolado sen mezuro ne kondukas al plezuro.
Peli tagojn sen afero de mateno al vespero.
Pano estas alportita, korbo estu forĵetita.
Morgaŭ estas la amata tago de mallaboruloj.
Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj.
Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
La morto ne distingas, ĉiujn egale atingas.
Kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas.
Kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas.
Kio aliloke promenos, al ni ankaŭ ĝi venos.
Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota.
Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo.
Havu poton malgrandan, sed mem estu granda.
Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo.
Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.
Edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta.
Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
Disputu komencevi ne malpacos en fino.
Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo.
Al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono.
Al la buŝo deonineniu povas ordoni.
Al farunmalbonspeca ne helpos la spico.
Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas.
Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian.
Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.
Senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj.
Se elsaltas la okazo, ĝi rompiĝas kiel vazo.
Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.
Ne atendis, ne esperismalfeliĉo aperis.
Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.
Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas.
kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas.
Ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas.
Al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas.
Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.
Por malsaĝulo bastonopor saĝulo leciono.
Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco.
Ne valoras la faro la koston de l‘ preparo.
Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem‘.
Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.
Kiu ĉion formanĝis en tago, malsatos vespere.
Imiti grandsinjoronperdi baldaŭ la oron.
Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis.
Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.
Virino havas haron longan kaj saĝon mallongan.
Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan.
Se vi krudulon salutos, li vin tutan englutos.
Se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas.
Pri dolĉa vorto ne fieru, maldolĉan ne koleru.
Por honoro ni dankas, se manĝal ni mankas.
Por amiko intima ne ekzistas vojo malproksima.
Pli valoras vinagro donacita, ol vino aĉetita.
Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo.
Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.
Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima.
Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno.
Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via.
Ne mia estas la ĉevalo, min ne tuŝas ĝia falo.
Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.
Kio al unu donas forton, al alia donas morton.
En via malica regalo vin atendas ankaŭ pokalo.
El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.
kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo.
Donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron.
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
Ĉiu sin direktas, kiel la kapal li diktas.
Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena.
Al pecpecon algluas, kiu neston konstruas.
Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.
Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
Pli bona estas saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.
Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
Ofte saĝulo vivas malriĉe kaj malsaĝulo feliĉe.
Ne valoras la akiro la penon de l‘ deziro.
Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.
Malriĉigas ne nehavado, sed trogranda dezirado.
Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.
Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
La plej danĝera homomalbona inen domo.
Kontraŭ tuta kohorto Herkulo estas malforta.
Klopodo estas kun mono, sed sen ĝi pli malbone.
Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.
Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.
Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.
Kalumniante konstante, oni anĝelon nigrigas.
Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj.
El la sama buŝo li blovas varmon kaj malvarmon.
Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco.
Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras.
Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.
Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon.
Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.
Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.
Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
Oni batas, malkaresas, kaj plori ne permesas.
Mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon.
Kiu groŝon ne honoras, duongroŝon ne valoras.
Ju pli oni babilas, des pli oni al si malutilas.
Spriten tempo ne ĝusta estas tre malbongusta.
Se vendisto ne mensogas, li aĉetanton ne allogas.
Se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo.
Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon.
Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!
Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos.
Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.
Naskiĝu, edziĝu kaj mortuĉiam monon alportu.
Malsaĝulo kiel tamburo, — kiu pasas, lin batas.
Kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas.
Gasten tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto.
Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.
Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.
Al promeso oni ne kredas, — kredu, kiu posedas.
Al la malamiken kuro faru ponton kun plezuro.
Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton.
Pli valoras propra ĉemizo, ol fremda plena valizo.
Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.
Pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo.
Ofte ligis malsaĝulo kaj saĝuloj malligi ne povas.
Ne batalu potel tero kontraŭ kaldrono el fero.
Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.
Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon.
Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon.
Deziri al iu amason da mono kaj titolon de barono.
Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu.
Via dekstra mano ne sciu, kion faras la maldekstra.
Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos.
Pli bone estas havon fordoni, ol kun homoj malpaci.
Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno.
Ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran.
Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos.
Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko.
Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro.
Ju pli la infanoj bezonas, des pli Dio al vi donas.
Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide.
Unu malamiko pli difektas, ol cent amikoj protektas.
Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi.
Ne venas montal monto, sed homo homon renkontas.
Laboro ne estas leporo, — ĝi haltos, ne forsaltos.
Kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetas.
Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro.
Sonorado al li venas, sed de kieli ne komprenas.
Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.
Post la fino de l‘ batalo estas multe da kuraĝuloj.
Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru gestonĝi tuj venas.
Kiu regalas per ŝtonoj, tiun oni dankas per bastonoj.
Infanon malbonigas ne petolado, sed malbona kamarado.
Feliĉo vezike sin levas, sed baldaŭ falas kaj krevas.
Vorto dirita al la mondo apartenas kaj neniam revenas.
Pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi.
Ofte ligis malsaĝulo kaj dek saĝuloj malligi ne povas.
Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
Kiu cedas al sia infano, ĝin pereigas per propra mano.
Kie sklavregadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas.
Al sklavo monne estas savo, li ĉiam restas sklavo.
Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.
Malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandajdoloron.
Batu malbonulon, li vin flatos, — kisu, li vin batos.
Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas.
Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon.
Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco.
Fianĉon de l‘ sorto difinitan forpelos nenia malhelpo.
Se ne lasemalfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa.
Al sklavo monne estas savoli ĉiam restas sklavo.
Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.
Ne volas kokinal festeno, sed oni ĝin trenas perforte.
Ne ĉiam daŭras malbona vetero, ne ĉiam daŭras homa sufero.
Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.
Se ne estussekajtamen“, mi al ĉio dirus amen.
Se la gasto estas amata, lia servanto ne restas malsata.
Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.
Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.
Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon.
Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas.
Saĝa scias, kion li diras, — malsaĝa diras, kion li scias.
Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas.
Riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas.
Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo.
Konkordo malgrandaĵon kreskigas, malkonkordo grandaĵon ruinigas.
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.
Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas.
Malpaco pro limo fariĝas kutimo, malpaco pro kredo fariĝas heredo.
Gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas; danĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
Venis mizero, — helpu min, frato; pasis mizero, — for, malamato.
Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras.
Al loko dolora ni manon etendasal loko ĉarma okulojn ni sendas.
Pli bona estas malgrandajen prenuol grandamorgaŭ venu“.
Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝasdanĝero ĉesas, ni Dion forgesas.
Gardu min Dio kontraŭ amikoj, — kontraŭ malamikoj mi gardos min mem.
Estis la tempo, ni ne komprenis, — pasis la tempo, la saĝal ni venis.
Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.
Kiu laboras kaj deziras, tiu akiras, — kiu mem ne penas, nenio al li venas.
Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron.
Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kamenoneniam vivas sen reciproka malbeno.